Wronki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wronki

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Wronki (Pollando)
Wronki (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Wronek
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Szamotulski
Komunumo Komunumo Wronki
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 52° 42′ N, 16° 23′ O (mapo)52.716.383333333333Koordinatoj: 52° 42′ N, 16° 23′ O (mapo)
Areo 5,81 km²
Loĝantaro 11658 (en 2004)
Loĝdenso 2 006,5 loĝ./km²
Poŝtkodo 64-510
Telefona antaŭkodo 67
Aŭtokodo PSZ
TERYT 4303924084
Estro Mirosław Wieczór
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Ratuszowa 5
Poŝtkodo de estraro 64-510
Telefono de estraro 67 254-11-35
Fakso de estraro 67 254-11-35
Poŝto de estraro admin@wronki.pl
Komunuma retejo http://www.wronki.pl
vdr

Wronki estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Wronki en distrikto Szamotulski. La urbo situas ĉe la rivero Varto kaj troviĝas 55 kilometrojn norde de Poznano.

En Wronki troviĝas la plej granda malliberejo en Pollando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de Wronki devenas de 1251. En 1279 princo Przemysł la 2-a fondis monaĥejon. Laŭ historiistoj, Wronki ekhavis urborajtojn en tiu periodo[1]. En 1793 la urbo iĝis parto de la germana ŝtato Prusio, dum tiu tempo ekis multaj organizacioj, interalie unu el la plej maljuna volontula fajrobrigado en Pollando, formita en 1857. En 1894 konstruiĝis malliberejo. En 1918 la urbo denove iĝis pola.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Wronki estas Wroniecki Ośrodek Kultury, kiu celas disvastigi kaj protekti kulturon. En strukturo de WOK funkcias:

  • publika biblioteko ĉe la strato Szkolna, kiu enhavas 72.381 volumojn[2];
  • regiona muzeo ĉe la strato Szkolna;
  • kinejo „Gwiazda”[3].

Sporto[redakti | redakti fonton]

La urbon reprezentas refondita en 2007 piedpilka klubo Błękitni Wronki, la antaŭanto de Amica Wronki, kiu trifoje gajnis la Polan Pokalon kaj dufoje venkis la Polan Superpokalon. Ĝi ankaŭ ludis en Ekstraklasa inter 1995 kaj 2006. En la urbo ekzistas kegloluda klubo Dziewiątka-Amica Wronki.[4]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • franciskana monaĥejo de la 18-a jarcento, antaŭe dominikana monaĥejo;
  • preĝejo de św. Katarzyny de malfrua 15-a jarcento;
  • grenejo de la 19-a jarcento;
  • akvoturo de la 19-a jarcento.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zbyszko Górczak: Najstarsze lokacje miejskie w Wielkopolsce (do 1314), Poznań 2002, s. 97.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-21. Alirita 2020-12-15.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-23. Alirita 2020-12-15.
  4. Klub Kręglarski Dziewiątka-Amica Wronki | Klub Kręglarski Dziewiątka-Amica Wronki.