Kunmingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kunmingo
Kunming montage.png
Administrado
Poŝtkodo 650000 [+]
Retpaĝaro www.kunming.cn [+]
Demografio
Loĝantaro 6 250 000  () [+]
Loĝdenso 291 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 3′ N, 102° 42′ O25.043333333333102.70611111111Koordinatoj: 25° 3′ N, 102° 42′ O [+]
Alto 1 892 m [+]
Areo 21473 km² (2 147 300 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Kunmingo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kunming [+]
v  d  r
Information icon.svg

Kunmingo estas sidejo de provinco Junano kaj (universitata) urbo en suda Ĉinio.

Kanalo en Kunmingo
Ponto en Kunmingo
Moderna stacidomo de Kunmingo

Situo[redakti | redakti fonton]

Kunmingo situas sur altebenaĵo, proksime de lago (konata, kiel "Perlo de la altebenaĵo"). La urbo havas novan internacian flughavenon inaŭguritan en julio 2012 kaj estas centro de fervojoj kaj vojoj. Tra Kunmingo movas la varoj el Ĉinio al Vjetnamio kaj la ceteraj proksimaj landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 279 a.K. La nuna urbo fondiĝis en 765. La urbo kreskis pro komerco-centro inter sudokcidento kaj mezo de Ĉinio. En la urbo estis en la 13-a jarcento vojaĝisto Marko Polo. Kunmingo suferis pro la ribeloj inter 1858-1868. La urbo graviĝis dum la 2-a mondmilito kiel ĉina armea centro kaj usona aviadila bazo. Poste la urbo industriiĝis.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kunmingo havas mildan klimaton. Somere la plej alta temperaturo estas 30 °C. Vintre tre malofte neĝas. De majo ĝis oktobro estas la pluvsezono kaj la resto de la jaro estas seka. La pluvo estas jare po 1000 mm.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj landoj havas en la urbo konsulejojn:

Esperanto en Kunmingo[redakti | redakti fonton]

De la 20a ĝis la 26a de julio 2012 okazis en Kunmingo la 45a konferenco de ILEI en la "profesia kolegio pri artoj". Partoprenis 105 personoj el 19 landoj. Okazis elekto de nova estraro de ILEI.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]