Ĉitagongo
Ĉitagongo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 581 643 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 16 444 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 20′ N, 91° 50′ O (mapo)22.33591.8325Koordinatoj: 22° 20′ N, 91° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 6 m [+] | ||
Areo | 157 km² (15 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĉitagongo estas sideja urbego de Ĉitagongo (regiono), universitata urbo (ekde 1966) kaj havenurbo en sudorienta parto de Bangladeŝo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 22° 21′ 58″ N 91° 48′ 00″ O / 22.36611 °N, 91.80000 °O (mapo)
- Areo: 157 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 3 920 000 en 2007
- Horzono: UTC +6
- Aŭtokodo:
- Poŝtkodo: 4000
- Telefonkodo: 88 031
Situo[redakti | redakti fonton]
Ĉitagongo situas inter Hinda Oceano kaj montetoj ĉe kunfluejo de rivero nome sur la Bengala Delto.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la regiono reĝlando formiĝis ekde la 6-a jarcento. La araboj uzis la havenon ekde la 9-a jarcento. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo estis portugala kolonio. Ekde 1824 brita erao sekvis. En 1930 ankaŭ tie estis ribelo. Dum la 2-a mondmilito la urbo estis grava armea bazo de la angloj. En 1971 dum formiĝo de sendependa lando en la urbo estis bataloj. La loka radio tie proklamis la sendependecon unuafoje.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Ĉitagongo havas tropikan musonan klimaton. Ĉiumonate tage estas 26-30 °C, dumnokte 13-25 °C. La pluvokvanto estas jare po 2730 mm, precipe inter aprilo kaj oktobro.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Ĉitagongo havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn kun la lando kaj ankaŭ internacia flughaveno funkcias. Enurbe aŭtobusoj trafikas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- moskeoj
- strando
- bestoĝardeno
- turo 71 m-ojn alta havanta restoracion sur la pinto
- Etnologia Muzeo de 1965
- Memormuzeo
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj
|