Jyväskylä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jyväskylä

Blazono de Jyväskylä

Situo de Jyväskylä

Blazono Situo
www.jyvaskyla.fi
Provinco Meza Finnlando
Fondita 1837
Areo 1 466 km²
Loĝantaro 128 016
Finnlingvaj 96,7%
Svedlingvaj 0,2%
Information icon.svg
vdr

Jyväskylä [ˈjyvæskylæ] estas la ĉefurbo kaj komunumo de la provinco Meza Finnlando kaj ĝi situas 270 kilometrojn norde de Helsinko sur la norda fino de la lago Päijänne. Ĝi havas 138 996 loĝantojn kaj ĝia areo estas 1 466,35 km², el kio 1 170,90 km² estas tero kaj 295,45  km² akvo - la plej grandaj lagoj parte en Jyväskylä estas Päijänne, Leppävesi kaj Muuratjärvi. Ylä-Tuomiojärvi kaj Askeleentakanen estas lagetoj en norda parto de Jyväskylä.

Jyväskylä estas la sepa urbo kaj komunumo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas Universitato de Jyväskylä. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo. En Finnlando oni diras, ke Jyväskylä estas "Ateno de Finnlando." En Jyväskylä situas multaj montetoj.

La urbestro de Jyväskylä estas post 2015 Timo Koivisto. Li estas el Finnlanda Socialdemokratia Partio, kiu estas la plej populara partio en Jyväskylä. Li fariĝis elektita en novembro 2014.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Jyväskylä estas fondita en 1837. La famo komenciĝis jam en 1858 kiam estis fondita la unua finnlingva duagrada lernejo, Liceo de Jyväskylä. En 1864 estis fondita pedagogia instituto, kiu formis bazon por nuna Universitato de Jyväskylä. Lerneja distingo de Jyväskylä faris por Jyväslylä nomon Ateno de Finnlando, sed Jyväskylä estis silenteca vere malgranda urbo en 1800aj jaroj kaj unuaj jardekoj de la 20a jarcento, sed post dua mondmilito ĝi komenciĝis kreski rapide. Dum vintra milito Jyväskylä havis proksimume 8000 loĝantojn. En 1960-aj jaroj la loĝantoj estis proksimume 40 0000 kaj en 2000-aj jaroj pre la granda komunuma ligito 80 000. En 1940-aj–1960-aj jaroj preskaŭ ĉiuj en 20-a jarcentro konstruitaj lignaj domoj en centro de Jyväskylä estis malkonstruita. Ĉi tio vasta malkonstruito estis nacia fenomeno, sed en Jyväskylä ĝi estis speciale forta.

1914, 1941, 1948 kaj 1965 partoj de Kampara komunumo de Jyväskylä estis ligita al Jyväskylä. En 1993 Säynätsalo fariĝis parto de Jyväskylä. En la jaro 2009 Kampara komunumo de Jyväskylä kaj Korpilahti estas ligita je Jyväskylä kaj areo de Jyväskylä fariĝis vere pli granda kaj nun la plej parto de la komunumo Jyväskylä estas rura.

Kypärämäki kaj Kortepohja estas urbopartoj en okcidenta kaj Vaajakoski en orienta, Kuokkala kaj Keljonkangas en suda kaj Tikkakoski en norda Jyväskylä. Alia urboparto estas Lutakko, kaj Mäki-Matti en la centro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Jyväskylä[redakti | redakti fonton]

La unua registrita esperanto-societo en Finnlando estis fondita en Jyväskylä en 1904. Tamen la rusaj aŭtoritatuloj permesis al la klubo havi membrojn nur en teritorio de gubernio de Vaasa, al kiu Jyväskylä tiam apartenis, kaj post la transloĝiĝo de kelkaj aktivuloj, la agado de la societo kolapsis.

Esperanto-klubo de Jyväskylä estis fondita en 1963. Al ĝi apartenas nuntempe ĉ. 40 membroj. La tradukinto de Kalevala en Esperanto, Johan Edvard Leppäkoski, vivis en Jyväskylä kaj laboris kiel ĵurnalisto en loka gazeto, Keskisuomalainen.

Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) okazis en Jyväskylä en 1988.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Jyväskylä havas sekvajn ĝemelurbojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]