Banská Bystrica
Banská Bystrica | ||
hungare: Besztercebánya, germane: Neusohl | ||
Urbo | ||
Ĉefplaco en Banská Bystrica
| ||
|
||
Oficiala nomo: Banská Bystrica | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Banská Bystrica | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Pohronie | |
Montaro | Slovaka ercmontaro | |
Urbaj partoj | 15
| |
Memorindaĵo | Urba burgo | |
Konstruaĵo | Monumento de SNR | |
Rivero | Hron | |
Situo | Banská Bystrica | |
- koordinatoj | 48°44′08″N 19°08′45″E / 48.73556°N, 19.14583°O (mapo) | |
Areo | 103,368 km² (10 336,8 ha) | |
Loĝantaro | 78 724 (31.12.2010) | |
Denseco | 761,59 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1255 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 974 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-48 | |
Aŭtokodoj | BB, BC | |
Situo en Regiono Banská Bystrica
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.banskabystrica.sk | ||
![]() |
Banská Bystrica, hungare Besztercebánya germane Neusohl estas minejurbo en Slovakio kun ĉirkaŭ 82.000 loxgantoj (2004). Ĝi estas administra centro en Mez-Slovakio.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Banská Bystrica situas apud la rivero Hron, ĝin ĉirkaŭas montoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Germanoj fondis ĝin en la 12-a jarcento. El la praa komunumo evoluis al la 13-a jarcento grava centro de la minado (precipe kuprojn kaj arĝentojn oni minadis).
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:
- Körmöcbánya Kremnica
- Besztercebánya Banská Bystrica
- Bakabánya Pukanec
- Újbánya Nová Baňa
- Libetbánya Ľubietová
- Selmecbánya Banská Štiavnica
Tiam ĝi ricevis liberajn reĝajn urbajn rajtojn. En 1620 Gábor Bethlen aranĝis parlamenton, kie oni kronis lin reĝo. Inter 1703-1708 Francisko Rákóczi la 2-a tenis ĝin. Baldaŭe la urbo iĝis ankaŭ episkopejo.
La urbocentraj konstruaĵoj en gotika kaj renesanca stiloj (burĝaj domoj, urbodomo kaj preĝejoj sur loko de la iama fortikaĵo) devenas el la 16-17a jarcentoj, el tiu tempo, kiam la arĝento kaj kupro - minita en la ĉirkaŭo - estis bone vendita en tuta Eŭropo.
En 1910 loĝis tie 10776 da homoj (5261 hungaroj, 4388 slovakoj, 879 germanoj). La urbo estis distriktejo de Zólyom.
La 29-an de aŭgusto de 1944, Banská Bystrica estis la loko de la slovaka nacia ribelo kontraŭ la nazioj. En la konstruaĵo de la malnova urbodomo (1479), funkcias muzeo montranta la eventojn.
Post la dua mondmilito, Banská Bystrica evoluis al industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, paperojn, metalaĵojn kaj cementon (hodiaŭ cementon ankoraŭ ne). La urba ĉirkaŭajo estas ŝatata somera kaj vintra ripozejo.
En 2001 95% de la loĝantoj estis slovakoj.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- en la iama Besztercebánya naskiĝis:
- hungara filozofo Károly Böhm
- hungara filologo Antal Bartal
- hungara instruisto Keresztély András Zipser
- hungara juĝisto Alfréd Doleschall
- hungara lingvisto Szende Riedl
- hungara ministro János Grünn
- hungara pastro József Verney
- hungara pedagogo Ágost Lubrich
- hungaraj pentristoj Miklós Bánovszky kaj Miklós Göllner
- hungara politikisto Gábor Prónay
- en la iama vilaĝo Radvány (nun urboparto) naskiĝis:
- hungara ministro Nándor Bernolák
- hungara inĝeniero Samu Zorkóczy
- en la iama vilaĝo Jakabfalva (nun urboparto) naskiĝis:
- hungara skulptisto Adolf Huszár
- en la iama Neusohl mortis:
- dana pentristo Johannes Jacob Stunder
- en la iama Besztercebánya mortis:
- hungara episkopo Ferenc Berchtholdt
- hungara inĝeniero Vilmos Wagner
- hungara jezuito-profesoro Henrik Berzeviczy
- en Banská Bystrica mortis:
- hungara-slovaka inĝeniero Tibor Blattny
- hungara pentristo Gyula Flaché
- ĉeĥa-juda pentristo Döme Skuteczky
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
|
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En urbo okazos en jaro 2015 Somera Esperanto-Studado.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
|