Fiľakovské Kováče
Fiľakovské Kováče | |
hungare: Fülekkovácsi | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Fiľakovské Kováče | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Lučenec |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Novohrad |
Situo | Fiľakovské Kováče |
- alteco | 185 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 17′ 30″ N 19° 46′ 31″ O / 48.29167 °N, 19.77528 °O (mapo) |
Areo | 11,42 km² (1 142 ha) |
Loĝantaro | 910 (31.12.2011) |
Denseco | 79,68 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1246 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 986 01 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | LC |
NUTS | 511404 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Fiľakovské Kováče | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Fiľakovské Kováče, hungare Fülekkovácsi estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
Situo
[redakti | redakti fonton]Fiľakovské Kováče situas parte sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Lučenec-Fiľakovo. La lasta urbo troviĝas 4 km for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1246 en formo "Cuach". La kampoj apartenis al fortikaĵo de Fiľakovo. En 1548 la turkoj detruis la vilaĝon, poste refondiĝis. En 1910 loĝis tie 541 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1941 la proksima Fülekkelecsény aliĝis al Fülekkovácsi. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 898 da homoj, (494 hungaroj, 348 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo de 1899
- baroka kapelo el la 18-a jarcento