Horná Lehota (distrikto Brezno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horná Lehota
Horná Lehota
hungare: Felsőszabadi
municipo
Oficiala nomo: Horná Lehota
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Brezno
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horehronie
Montaro Malaltaj Tatroj
Situo Horná Lehota
 - alteco 640 m s. m.
 - koordinatoj 48° 50′ 16″ N 19° 32′ 45″ O / 48.83778 °N, 19.54583 °O / 48.83778; 19.54583 (mapo)
Areo 45,879 km² (4 587,9 ha)
Loĝantaro 585 (31.12.2011)
Denseco 12,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1406
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 976 51
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BR
NUTS 508624
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Horná Lehota (okres Brezno)
Retpaĝo: www.horna-lehota.sk
Portalo pri Slovakio

Horná Lehota (hungare Felsőszabadi [felŝOsabadi]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Lehota, poste pro la hungariga politiko ĝi ricevis hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Horná Lehota situas sur malebenaĵo (kio estas malebenaĵo?) sub monto 890 m alta, fine de sakovojo. Brezno troviĝas 13 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La loknomo aperis unue en latina formo "Superior Lehota" en 1406, la hungara nomo aperis en formo "Felsewlehota" en 1424. La loĝantoj okupiĝis ankaŭ pri minado de oro. En 1828 loĝis tie 1168 homoj en 151 domoj. En 1910 loĝis en Felsőszabadi 1438 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Horná Lehota 584 homoj (551 slovakoj, 29 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]