Sklabiná

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sklabiná, hungare Mikszáthfalva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš. La hungara nomo estis ĝis 1899 Szklabonya, poste Kürtabony, ekde 1910 Mikszáthfalva

Sklabiná situas en la plej griza regiono
Kálmán Mikszáth, kies verkoj rolas precipe la regionaj hungaroj kaj slovakoj

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 6 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1330 en formo "Sklabanya". Inter 1554-1593 la turkoj havis la vilaĝon, dume senhomiĝis, refondiĝis en 1685. En 1910 loĝis tie 823 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En la vilaĝo brikofarejo funkciis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 857 da homoj, (806 slovakoj). Apud la vilaĝo malgranda flughaveno troviĝas.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]