Cakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri slovaka municipo. Pri ĉeĥa vilaĝo en distrikto Olomouc temas artikolo Cakov (Senice na Hané).
Cakov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Cakov, hungare Cakó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Cakov situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 18 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1394 en formo "Chakofalua". En 1576 kaj en 1583 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Cakó 397 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Cakó apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Cakov 263 da homoj, (222 hungaroj, 18 ciganoj, 11 slovakoj, 2 ĉeĥoj). Sur a deklivoj oni okupiĝas pri vinberoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]