Janice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janice situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Janice, hungare Jéne estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Janice situas laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojaĉo. Ózd troviĝas 9 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1216 en formo "Yenne". En la 16-a jarcento incendio okazis, la refondiĝo okazis iomete for de la origina setlejo. En 1910 loĝis en Jéne 315 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Jéne apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Janice 184 da homoj, (177 hungaroj, 7 slovakoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn senĝene trapasebla.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]