Šávoľ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Šávoľ, (ŝAvoj) hungare Füleksávoly estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Šávoľ situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Lučenec-Fiľakovo. La lasta troviĝas 4 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1337. La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Fülek. Inter 1554-1594 la regiono apartenis al la Turka Imperio. En 1910 loĝis tie 450 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 560 da homoj, (471 hungaroj, 79 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]