Lukovištia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukovištia situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Lukovištia, hungare Kőhegy (kOhedj) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Lukovistye, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon. La slovaka historia nomo estis Strelnice.

Situo[redakti | redakti fonton]

Lukovištia situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 14 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1407 en formo "Lwkowystya". Post la mezepoko pro la oftaj turkaj atakoj la vilaĝanoj forlasis siajn loĝejojn. En 1910 loĝis en Kőhegy 342 da homoj, (301 slovakoj, 35 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Kis-Hont, Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Lukovištia 188 da homoj, (180 slovakoj, 5 ĉeĥoj, 2 ciganoj, unusola hungaro).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]

  • naskiĝis en 1876 Ivan Krasko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]