Tekovská Breznica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tekovská Breznica
hungare: Barsberzence, germane: Bresnitz an der Gran
municipo
Tekovská Breznica
Oficiala nomo: Tekovská Breznica
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Žarnovica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Montaroj Štiavnické vrchy
Rivero Hron
Situo Tekovská Breznica
 - alteco 197 m s. m.
 - koordinatoj 48° 23′ 00″ N 18° 37′ 00″ O / 48.38333 °N, 18.61667 °O / 48.38333; 18.61667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 746 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 186 m s. m.
Areo 29,808890 km² (2 980,89 ha)
Loĝantaro 1 231 (31.12.2010)
Denseco 41,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1276
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 966 52
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj ZC
NUTS 517291
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Tekovská Breznica
Retpaĝo: www.tekovskabreznica.sk
Portalo pri Slovakio

Tekovská Breznica (hungare Barsberzence [barŝberzence], germane Bresnitz an der Gran) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tekovská Breznica situas en valo laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo (estas ponto al la alia flanko, kie estas ĉefvojo kaj fervojo. Nová Baňa troviĝas je 5 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1276. Tiutempe burgo estis konstruita, kiun poste Mateo Csák okupis per farado de tunelo. Post regado de Matiaso la 1-a la burgo estis forlasita. En 1568 kaj en 1647 la turkoj detruis la setlejon. En 1768 oni komputis tie 63 kamparanajn domojn, 11 servutulajn domojn kaj 2 nobeldomojn. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1828 vivis tie 788 vilaĝanoj en 136 domoj. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Berzence poste pro peto de poŝto aldoniĝis la departemento por fari diferencon inter la du lokoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Barsberzence 1177 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Zlaté Moravce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]