Ihráč

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ihráč, hungare Dallos [daloŝ] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Ihrács, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon, kiu estas traduko el la slovaka nomo.

Ihráč troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ihráč situas sur malebenaĵo en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Kremnica troviĝas 7 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1388. En 1910 vivis en Dallos 474 homoj, (464 slovakoj, 7 hungaroj kaj 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Ihráč 585 homoj (581 slovakoj, po 1 ĉeĥo kaj hungaro).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]