Lubeník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubeník troviĝas en la plej griza parto

Lubeník, hungare Lubény (lubEnj) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Lubenyik.

Situo[redakti | redakti fonton]

Lubeník situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ vojo kaj fervojo Muráň-Rožňava. Revúca troviĝas 6 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Lwbnyk", kiu longe apartenis al fortikaĵo de Murány. Ĉe la vilaĝo dum la historio fandofornoj por fero funkciis. En 1566 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1828 oni nombris tie 40 domojn kaj 351 homojn. Ekde 1897 oni minadis magneziton. En 1910 loĝis en Lubény 885 da homoj, (443 slovakoj, 377 hungaroj, 29 germanoj, 21 kroatoj, 3 rumanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Lubeník 1289 da homoj, (1123 slovakoj, 99 ciganoj, 55 hungaroj, 6 ĉeĥoj, 2 ukrainoj kaj aliaj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]