Gemerský Sad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gemerský Sad situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Gemerský Sad, hungare Gömörliget estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Situo[redakti | redakti fonton]

Gemerský Sad situas en valo de rojo, sub monto 428 m-ojn alta, komence de sakovojo. La vilaĝo preskaŭ kontaktiĝas kun Hucín, kie estas fervojo. Revúca troviĝas 23 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe tiu loko oni fandis feron en la 11-a jarcento. Dum la historio 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Gömörnánás (gomornAnAŝ) kaj Mikolcsány (mikolĉAnj).

La lasta vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1337 en formo "Mykoucha". En 1582 la loĝantoj rifuĝis de la turkoj. En 1710 150 da homoj mortis pro pesto. En 1828 oni nombris 44 domojn kaj 340 homojn, kiuj okupiĝis pri potofarado aŭ terkulturo.

Gömörnánás menciiĝis unue en la 1258 en formo "Zahy". En 1828 oni nombris 50 domojn kaj 334 homojn, kiuj okupiĝis pri potfarado aŭ terkulturo.

En 1910 loĝis en Gömörnánás 229, en Mikolcsány 195 da homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. La vilaĝoj unuiĝis en 1964. Tiutempe oni trovis apude ferercon. En 2001 loĝis en Gemerský Sad 320 da homoj, (172 hungaroj, 120 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]