Zádor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zádor, hungare Zádorháza estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1927 la oficiala slovaka nomo estis Zádorčie.

Zádor situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zádor situas laŭ traira flankovojo, laŭ rojo, kontaktiĝanta kun Ivanice. Fervojo troviĝas en la proksima Rimavská Seč. Rimavská Sobota troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1245. En 1910 loĝis en Zádorháza 160 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Zádorháza apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Zádorháza rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zádor 101 da homoj, (84 hungaroj, 14 ciganoj, 3 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Zádorháza naskiĝis hungara meteologiisto Endre Héjjas.