Jastrabá

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jastrabá, hungare Karvaly [karvaj], estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Jasztraba, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Jastrabá troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Jastrabá situas sur malebenaĵo en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Kremnica troviĝas 9 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la pratempoj. La unua mencio devenis el 1487 en formo "Iztrebe", apartenanta al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1828 vivis tie 427 homoj en 67 domoj. La lernejo ekfunkciis en 1867. En 1910 vivis en Karvaly 605 homoj, (567 slovakoj, 10 hungaroj, 4 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Jastrabá 581 homoj (577 slovakoj, po unu germano, hungaro kaj ĉeĥo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]