Horné Mladonice
Horné Mladonice, hungare Felsőlegénd [felŝOlegEnd], germane Obermladunitz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Horné, alsó kaj ober signifas: supra.
Horné Mladonice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Krupina | ||
Poŝtkodo | 962 42 | ||
Aŭtokodo | KA | ||
Telefonkodo | ++421-45-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 176 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°20′38″N 19°09′03″O / 48.34389°N, 19.15083°O (mapo) Koordinatoj: 48°20′38″N 19°09′03″O / 48.34389°N, 19.15083°O (mapo) | ||
Alto | 455 m s.m. | ||
Areo | 12 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Horné Mladonice [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Horné Mladonice situas laŭ flankovojoj. Krupina troviĝas je 11 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1391 laŭ tiama hungara ortografio "Legyend", poste jam aparta vilaĝo en 1470, kiel "Felseulegen" (=supra-legen). En 1715 oni komputis tie 13 familiojn. En 1828 loĝis tie 308 vilaĝanoj en 51 domoj. Ĝis 1891 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Mladonya, poste ĝi rericevis sian originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőlegénd 366 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1935 incendio okazis. En 2001 vivis en Horné Mladonice 179 homoj, (172 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio de 1889
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio