Pliešovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pliešovce
germane Pleischwitz, hungare Tótpelsőc
municipo
Evangelia preĝejo
Oficiala nomo: Pliešovce
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Zvolen
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Javorie
Rivero Neresnica
Situo Pliešovce
 - alteco 400 m s. m.
 - koordinatoj 48° 25′ 35″ N 19° 09′ 18″ O / 48.42639 °N, 19.15500 °O / 48.42639; 19.15500 (mapo)
Areo 31,796003 km² (3 179,6 ha)
Loĝantaro 2 287 (31.12.2010)
Denseco 71,93 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Pliešovská kotlina
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 962 63
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj ZV
NUTS 518689
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Pliešovce
Retpaĝo: www.pliesovce.sk
Portalo pri Slovakio

Pliešovce (germane Pleischwitz, hungare Tótpelsőc) estas vilaĝo en centra Slovakio en distrikto Zvolen. Ĝi troviĝas en Pliešovská kotlina (Valkaldrono de Pliešovce) kaj parte troviĝas en montaro Javorie, kie estas la plej alta punkto de la montaro kaj la vilaĝo. (Javorie 1044 m. s.m.n.) Rivereto Neresnica trafluas la vilaĝon kaj apartenas al riverbaseno Hron. Nombro de loĝantoj estas: 2203.

Simboloj de vilaĝo (blazono, signo,flago)[redakti | redakti fonton]

Blazono[redakti | redakti fonton]

Ora vircervo sur verda razeno kun blua fono. La unua vaksa sigelo estas konata de 1572.

Flago[redakti | redakti fonton]

La flago konsistas el tri laŭlongaj bendoj en koloroj: blua (¼); flava(1/2); verda (¼). La flago finiĝas per tri anguloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la vilaĝo estis trovitaj bronzaj hakiletoj. Tra la teritorio kondukis t.n. Via magna. De la 7-a de septembro 1256 datiĝas la plej malnova konata skribaĵo. Per ĝi la hungara reĝo Béla la 4-a donas teron al soldato Budislav el Pliešovce pro lia farservado. (La orginalo de la dokumento estas en la distrikta arkivo en Ostrá Lúka.)
1523 - Reĝo Ludoviko la 2-a rekonfirmas urbajn privilegiojn kun rajto de glavo, baloto de vilaĝestro, preno de vojimposto, kio konfirmas la mezepokan gravecon de la urbeto
1569 - Turkoj ekrabis la vilaĝon
1578 - Vilaĝo dufoje prirabita de turkoj kaj ekbrulita
1763 - 28-a de junio: tertremo
1784 - konstruado de evangelia preĝejo laŭ tolera leĝo de Jozefo la 2-a de (1784.02-16 ĝis 1784-10-10)
1832 - Signifa dato en la historio de urbeto estas la 6-a de decembro 1832, kiam imperiestro Ferdinando la 2-a donis al ĝi la privilegion ĉiusemajne aranĝi foiron kaj brutarajn datrevenajn foirojn dum jaro, simile kiel estis kutimo en liberaj reĝaj urboj sub konservo de reĝo.
1900 - En jaro 1900 Pliešovce havis 3479 loĝantojn kaj estis la 52-a plej granda urbo en tiama Slovakio.
1926 - 27-a de aprilo 1926 – konstruado de nova evangelia preĝejo
1914 - 1918 forpreno de sonoriloj de preĝejo por milito.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Tótpelsőc naskiĝis hungara inĝeniero József Varga.