Hodejovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hodejovec situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Hodejovec, hungare Kerekgede estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hodejovec situas sur malebenaĵo sub piedoj de monto 346 m-ojn alta, fine de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 18 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1246 en formo "Gede". Post la mezepoko la turkoj suferigis la loĝantojn, sed parto de la loĝantoj restis. En 1910 loĝis en Kerekgede 423 da homoj, (421 hungaroj, po 1 germano kaj serbo). Ĝis Traktato de Trianon Kerekgede apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito kvarono da hungaroj deportiĝis al Hungario, dume alvenis slovakoj memvolaj el Hungario. Tio nomiĝis loĝantarŝanĝo. La restintaj hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hodejovec 209 da homoj, (115 hungaroj, 89 slovakoj, 5 ciganoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]