Saltu al enhavo

Prochot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Prochot
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 966 04 (pošta Horná Ždaňa)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 553  (2025) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 37′ N, 18° 42′ O (mapo)48.61194418.706667Koordinatoj: 48° 37′ N, 18° 42′ O (mapo) [+]
Alto 509 m [+]
Areo 18,508405 km² ( 185 0.8 405 ha) [+]
Prochot (Tero)
Prochot (Tero)
DEC
Situo de Prochot
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prochot [+]
vdr


Prochot, hungare Kelő estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis la slovaka Prochot, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Prochot troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Prochot situas sur malebenaĵo sub monto 873 m-ojn alta, laŭ rojo, fine de sakovojo. Žiar nad Hronom troviĝas 17 km-ojn.

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1414 en formo "Prehotha". En la 18-a jarcento germanaj ministoj alvenis, kie minadis arĝenton, plumbon kaj kupron. En 1715 bierofarejo ekfunkciis. En 1828 vivis en Prochot 718 homoj en 107 domoj. En 1910 vivis en Kelő 839 homoj, (escepte 8 hungarojn ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon pro apogado de partizanoj. En 2001 loĝis en Prochot 670 homoj (666 slovakoj, 2 ĉeĥoj, unusola hungaro).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]