Gemerská Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gemerská Ves troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Gemerská Ves, hungare Gömörfalva estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La hungaroj uzas ankaŭ nomon Harkácssánkfalva (harkAĉŝAnkfalva).

Situo[redakti | redakti fonton]

Gemerská Ves situas en valo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Tornaľa troviĝas 8 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Harkács/Hrkáč[redakti | redakti fonton]

Unu el la vilaĝoj estis unue menciita en la jaro 1274 en formo "Harkach". En la 6-a jarcento la loĝantoj ofte rifuĝis de la turkaj atakoj. En 1828 oni nombris 53 domojn kaj 431 homojn. En 1910 loĝis en Harkács (harkAĉ) 368 da hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Harkács rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1952 kolĥozo formiĝis.

Sánkfalva/Šankovce[redakti | redakti fonton]

La alia vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1266 en formo "Raas". En la 6-a jarcento la loĝantoj ofte rifuĝis de la turkaj atakoj. En 1828 oni nombris 61 domojn kaj 474 homojn. En 1910 loĝis en Sánkfalva (ŝAnkfalva) 353 da hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al reĝa departemento Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Sánkfalva rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1952 ankaŭ tie kolĥozo formiĝis.

Hrkáč kaj Šankovce estis unuigita en 1960. La nova nomo estis Gemerská Ves. En 2001 loĝis tie 817 da homoj, (689 hungaroj, 118 slovakoj, 4 ciganoj, unusola ĉeĥo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Harkács naskiĝis hungara arkivisto Gyula Nagy.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]