Vlkyňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlkyňa situas en la plej griza regiono

Vlkyňa (vlkinja), hungare Velkenye (velkenje) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Vlkyňa situas laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Tornaľa troviĝas 17 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1910 loĝis en Velkenye 505 da homoj, (504 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Velkenye apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vlkyňa 319 da homoj, (307 hungaroj, 8 slovakoj, 3 ciganoj, unusola ĉeĥo). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senĝene.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]