Vyšné Valice
| Vyšné Valice | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Slovakio | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 982 52 (pošta Kaloša) | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 257 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 27′ N, 20° 11′ O (mapo)48.45833333333320.188333333333Koordinatoj: 48° 27′ N, 20° 11′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 230 m [+] | ||
| Areo | 15,138363 km² ( 151 3.8 363 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Vyšné Valice (viŝnE valice), hungare Felsővály (felŝOvAj) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Felsővály-Bikszög.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 982 52
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Vyšné Valice situas inter montoj 476 kaj 499 m-ojn altaj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Tornaľa troviĝas 16 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1247, kiel setlejo de nobeloj. Apuda vilaĝo Bikszög (biksog) menciiĝis en 1407. En la 19-a jarcento ambaŭ vilaĝoj unuiĝis. En 1910 loĝis en Felsővály 309 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Felsővály apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Felsővály rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vyšné Valice 298 da homoj, (261 hungaroj, 34 slovakoj, 2 ĉeĥoj).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1622
- ligna sonorilturo el la 17-a jarcento



