Breznička (distrikto Poltár)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Breznička |
Breznička | |
hungare: Ipolyberzence, germane: Bersentz/Bresnitz | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Breznička | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Poltár |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Novohrad |
Rivero | Ipeľ |
Situo | Breznička |
- alteco | 230 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 25′ 17″ N 19° 44′ 07″ O / 48.42139 °N, 19.73528 °O (mapo) |
Areo | 9,21 km² (921 ha) |
Loĝantaro | 787 (31.12.2011) |
Denseco | 85,45 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1279 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 985 02 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | PT |
NUTS | 511269 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Breznička (Poltár District) | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Breznička (hungare Ipolyberzence [ipojberzence], germane Bersentz/Bresnitz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Breznička situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Tie disiĝas la fervojo el Lučenec al Poltár kaj Katarínska Huta. Lučenec troviĝas je 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 9-a jarcento slava fortikaĵo estis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1279 laŭ tiama hungara ortografio "Berzenche". En 1828 loĝis tie 205 vilaĝanoj en 25 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ipolyberzence 417 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Lučenec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Breznička 795 homoj, (772 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al (Malgranda) Dipatrino de 1778, en la 19-a jarcento klasikismiĝis
- luterana preĝejo de 1862
|