Lúčky (distrikto Žiar nad Hronom)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lúčky |
Lúčky | |
hungare: Jánosrét, germane: Honneshau | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Lúčky | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Žiar nad Hronom |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Tekov |
Montaro | Kremnické vrchy |
Situo | Lúčky |
- alteco | 552 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 41′ 52″ N 18° 53′ 34″ O / 48.69778 °N, 18.89278 °O (mapo) |
Areo | 8,2367 km² (823,67 ha) |
Loĝantaro | 226 (31.12.2010) |
Unua skribmencio | 1429 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 967 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-45 |
Aŭtokodoj | ZH |
NUTS | 517046 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Lúčky, Žiar nad Hronom District | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Lúčky (hungare Jánosrét [jAnoŝrEt], germane Honneshau) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Lucska, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon. La slovakoj uzas ankaŭ nomon Lúčkach pri Kremnici.
Situo
[redakti | redakti fonton]Lúčky situas sur malebenaĵo inter montoj 747, 913 kaj 937 m altaj, laŭ sakovojo. Kremnica troviĝas 2 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1429 en formo "Hannushaw". Tiam Kremnica aĉetis la vilaĝon. En 1828 vivis tie 796 homoj en 74 domoj. En 1910 vivis en Jánosrét 1099 homoj, ( plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Žiar nad Hronom, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis, sekve alvenis slovakoj en la malplenajn domojn. En 2001 loĝis en Lúčky 207 homoj (197 slovakoj, 5 ciganoj, 4 germanoj, unusola ĉeĥo).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika malfrugotika preĝejo de 1487, baldaŭe barokigita, la triptiko estas videbla en muzeo en Budapeŝto
- klasikisma paroĥo de 1810
- klasikisma luterana preĝejo de 1823
- laŭvoja novgotika kapelo el la 19-a jarcento