Obeckov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Obeckov, hungare Ebeck estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Obeckov situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1323 en formo "Abichk". La komunumo famiĝis pri minerala akvo. En 1910 loĝis tie 486 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 474 da homoj, (456 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]