Horná Ves (distrikto Žiar nad Hronom)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horná Ves |
Horná Ves, (hungare Felsőtóti [felŝOtOti]), germane Windischdorf [vindiŝdorf]) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Paro de tiu ĉi vilaĝo estas Dolná Ves. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Hornavész, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 4 km²
- Supermara alteco: 439 m
- Koordinatoj: 48° 40′ 32″ N 18° 54′ 34″ O / 48.67556 °N, 18.90944 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 40′ 32″ N 18° 54′ 34″ O / 48.67556 °N, 18.90944 °O (mapo)
- Loĝantaro: 740
- Poŝtkodo: 967 01
- Aŭtokodo: ZH
- Telefonprefikso: 45
Situo
[redakti | redakti fonton]Horná Ves situas sur malebenaĵo, sur flanke de monto 747 m-ojn alta, ĉe kunfluejo de 2 rojoj, laŭ ĉefvojo Ladomerská Vieska-Kremnica. La lasta urbo troviĝas 2 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1329 laŭ tiama hungara ortografio "Félfalu" (=duonovilaĝo), el 1391 "Tothfalw". La komunumo iĝis doganprena loko en 1388. En 1910 loĝis en Felsőtóti 340 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Kelkfoje la municipo estis en Kremnica, ekde 1997 la vilaĝo estas memstara. En 2001 loĝis en Horná Ves 737 homoj (716 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 5 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostolo Sankta Paŭlo de 1787, en 1837 klasikismiĝis
- baroka kapelo omaĝe al Sankta Vincento el Ferrara de 1780
- kolono pri Sankta Triunuo de 1711
- ruinoj de kastelo el la 15-a jarcento