Belín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belín situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Belín, hungare Bellény (belEnj) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Belín situas en valo de rojo, meze de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 11 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1349 en formo "Beleyn". Tiutempe la kampoj apartenis al familio Bellényi (belEnji). Post la mezepoko pro la konstantaj turkaj atakoj la vilaĝo senhomiĝis kaj detruiĝis. En 1910 loĝis en Bellény 146 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Bellény apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En la 1920-aj jaroj slovakoj alvenis. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1956 kolĥozo formiĝis. En 2001 loĝis en Belín 172 da homoj, (113 slovakoj, 56 hungaroj, unusola ĉeĥo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]