Saltu al enhavo

Sútor

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sútor situas en la plej griza regiono

Sútor, hungare Szútor (sUtor) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Sútor situas sub monto 305 m-ojn alta, fine de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 15 km-ojn.

La vilaĝo estis unue menciita dum la mezepoko. La kampoj longe apartenis al princoj Coburg. En 1910 loĝis en Szútor 321 da homoj, (escepte 4 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Szútor apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Sútor 400 da homoj, (227 hungaroj, 96 slovakoj, 75 ciganoj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]