Čakanovce (distrikto Lučenec)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Čakanovce
Čakanovce (2014)

Čakanovce, hungare Csákányháza estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Čakanovce situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en strikta valo de rojo, laŭ la hungara landolimo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj fervojo Salgótarján-Fiľakovo preteriras. La lasta urbo troviĝas 6 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1439 en formo "Chakanhaza". Inter 1554-1594 la turkoj havis la vilaĝon, iom poste pro la bataloj la setlejo senhomiĝis. En 1910 loĝis tie 786 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 931 da homoj, (669 hungaroj, 157 ciganoj, 100 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]