Belina

Belina | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Slovakio ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 986 01 (pošta Fiľakovo) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 619 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 95 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 15′ N, 19° 51′ O (mapo)48.2519.85Koordinatoj: 48° 15′ N, 19° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 206 m [+] | ||
Areo | 6,483223 km² (64 8.3 223 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Belina, hungare Béna estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

- Areo: 7 km²
- Supermara alteco: 211 m
- Loĝantaro: 620
- Poŝtkodo: 986 01
- Aŭtokodo: LC
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Salgótarján-Fiľakovo. La lasta troviĝas 3 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1240 en formo "terra Baldun". Pro la bataloj la vilaĝo senhomiĝis dum la 17-a jarcento. En 1910 loĝis tie 410 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 607 da homoj, (549 hungaroj, 36 slovakoj).