Čebovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čebovce
hungare: Csáb
municipo
Čebovce
Blazono
Oficiala nomo: Čebovce
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Veľký Krtíš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Hont
Montaro Krupinská planina
Rivero Čebovský potok
Situo Čebovce
 - alteco 215 m s. m.
 - koordinatoj 48° 10′ 47″ N 19° 13′ 44″ O / 48.17972 °N, 19.22889 °O / 48.17972; 19.22889 (mapo)
Areo 16,210455 km² (1 621,046 ha)
Loĝantaro 1 023 (31.12.2006)
Denseco 63,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1330
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 991 25
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj VK
NUTS 515906
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Čebovce
Retpaĝo: www.cebovce.sk
Portalo pri Slovakio

Čebovce, hungare Csáb estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Preĝejo de Čebovce

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en sudorienta montarpiedo de Krupinská planina laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Šahy-Veľký Krtíš. La lasta urbo troviĝas 10 km de ĉi tie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La tataroj detruis la vilaĝon en 1241, la loĝantoj rifuĝis en arbaron. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1272 en formo "Chab". La kampoj longe apartenis al familio Balassa. En 1910 loĝis tie 774 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Vinica, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1056 da homoj, (760 hungaroj, 285 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Csáb naskiĝis hungara instruisto-pastro Fábián János Szeder.

Urbodomo de Čebovce