Nevoľné

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nevoľné, hungare Tormáskert [tormAŝkert] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Nevolno, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Nevoľné troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nevoľné situas sur malebenaĵo flanke de monto 1012 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Kremnica troviĝas 5 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1571 en formo "Newolna", apartenanta al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1828 vivis tie 217 homoj en 37 domoj. En 1910 vivis en Tormáskert 370 homoj, (escepte unusolan hungaron ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Nevoľné 425 homoj (escepte unusolan germanon ĉiuj slovakoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]