Štrkovec (distrikto Rimavská Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Štrkovec
Štrkovec situas en la plej griza regiono

Štrkovec, hungare Kövecses (koveĉeŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Štrkovec situas laŭ maldekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo Tornaľa-Miskolc, laŭ fervojo Lenartovce-Tornaľa. La lasta troviĝas 7 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1323 en formo "Kwesd". En la 16-a jarcento pro militadoj la loĝantoj rifuĝis. En 1910 loĝis en Kövecses 311 da homoj, (escepte unusolan germanon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kövecses apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Štrkovec 377 da homoj, (319 hungaroj, 39 slovakoj, 18 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Sajókövecses naskiĝis hungara aktoro Kálmán Tompa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]