Kálmán Tompa
Kálmán Tompa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Droppa Kálmán |
Naskiĝo | la 1-an de majo 1861 en Sajókövecses (Hungara reĝlando) |
Morto | la 19-an de majo 1939 en Szombathely (Hungara reĝlando) |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Infano | Béla Tompa |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kálmán Tompa, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tompa Kálmán estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Droppa, lia filo estis Béla Tompa.
Kálmán Tompa [1] naskiĝis la 1-an de majo 1861 en Sajókövecses (Hungara reĝlando) (nuntempa Štrkovec (distrikto Rimavská Sobota) en Slovakio), li mortis la 19-an de majo 1939 en Szombathely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kálmán Tompa akiris diplomon en Teatra Lernejo en 1889, poste li aliĝis al trupo de Székesfehérvár. En la teatra jaro 1893 li apartenis al trupo en Debrecen, inter 1893–1898 al trupo de Arad (urbo), inter 1898–1904 al trupo de Kolozsvár. Inter 1906 kaj 1911 li apartenis al malgranda (jam ne ekzistanta) teatro en Budapeŝto, poste li estis teatrestro en diversaj urboj. Ekde 1915 li batalis en la 1-a mondmilito. En 1920 li pensiuliĝis. li verkis kelkajn poemojn kaj teatraĵojn.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Csepreghy: Piros bugyelláris - Mihály Török
- Géza Gárdonyi: Karácsonyi álom - Boldizsár
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A boldogságért (teatraĵo prezentita en 1909)
- A tárkányi legények (teatraĵo prezentita en 1914)