Banský Studenec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banský Studenec
hungare: Tópatak, germane: Kolbach
municipo
Akvujo konstruita en la 18-a jarcento
Oficiala nomo: Banský Studenec
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Banská Štiavnica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Hont
Montaro Štiavnické vrchy
Situo Banský Studenec
 - alteco 594 m s. m.
 - koordinatoj 48° 26′ 43″ N 18° 58′ 27″ O / 48.44528 °N, 18.97417 °O / 48.44528; 18.97417 (mapo)
Areo 19,90 km² (1 990 ha)
Loĝantaro 457 (31.12.2011)
Denseco 22,96 loĝ./km²
Unua skribmencio 1266
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 969 01
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj BS
NUTS 516651
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Banský Studenec
Retpaĝo: www.banskystudenec.sk
Portalo pri Slovakio

Banský Studenec, hungare Tópatak, germane Kolbach estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Kolpachy.

Situo[redakti | redakti fonton]

Banský Studenec situas inter montoj, laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas je 5 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1266 en germaneca formo "Kulpah". En 1828 loĝis tie 398 vilaĝanoj en 66 domoj. Ĝis 1891 la oficiala hungara loknomo estis Kolpach, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tópatak 658 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Banský Studenec 477 homoj, (447 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Kolpach mortis hungara piarista monaĥo Alajos Hatala.