Saltu al enhavo

Boľkovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boľkovce
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 984 01 (pošta Lučenec 1)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 626  (2024) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 20′ N, 19° 46′ O (mapo)48.33694444444419.770277777778Koordinatoj: 48° 20′ N, 19° 46′ O (mapo) [+]
Alto 186 m [+]
Areo 10,99325 km² (10 99. 325 ha) [+]
Boľkovce (Slovakio)
Boľkovce (Slovakio)
DEC
Situo de Boľkovce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boľkovce [+]
vdr
Boľkovce (2013)

Boľkovce, hungare Bolyk estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Boľkovce situas en la plej griza regiono

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, fine de sakovojo el Lučenec, kiu troviĝas 8 km-ojn for.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1255 en formo "Buchk". Antaŭ la turkoj la kampoj apartenis al diversaj fortikaĵoj. Sur la rivereto akvomuelejo funkciis. En 1910 loĝis tie 464 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis tie 669 da homoj, (487 slovakoj, 169 hungaroj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la iama Bolyk naskiĝis hungara historiisto István Katona