Čamovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Čamovce, hungare Csomatelke estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Čamovce situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Fiľakovo-Tornaľa. La unua urbo troviĝas 6 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1240 en formo "Chama". En 1683 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. Ĉe la proksima monto ŝtonominejo funkciis. En 1910 loĝis tie 706 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 524 da homoj, (409 hungaroj, 84 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]