Hostice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Slovakio. Pri parto de municipo Ruda nad Moravou en Ĉeĥio temas artikolo Hostice (Ruda nad Moravou).

Hostice, hungare Gesztete estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hostice situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, sub piedoj de monto 308 m-ojn longa, laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1332 en formo "Gezeche". En 1890 la tuta vilaĝo detruiĝis pro incendio. En 1910 loĝis en Gesztete 722 da homoj, (escepte 8 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Gesztete apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hostice 855 da homoj, (744 hungaroj, 58 hungarlingvaj ciganoj, 45 slovakoj kaj aliaj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senĝene.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]