Sankta Andreo (apostolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Andreo)
Ĉi tiu artikolo temas pri apostolo. Por insulo rigardu la paĝon Sankta Andreo (insulo).
Sankta
Andreo
Protokletos (la unua alvokita), Apostolo
Persona informo
Ἀνδρέας
Naskiĝo nekonata
en Betsaida
Morto eble la 30-an de novembro 60
en ?
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per nekonata valoro vd
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj vd
Religio kristanismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj aramea vd
Loĝloko SinopPontoSkitioVelikij NovgorodRomo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Gefratoj Simono Petro vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo predikisto • misiisto • fiŝkaptisto vd
Sanktulo
Honorata en Tuta kristanismo
Ĉefsanktejo Preĝejo de Sankta Andreo ĉe Patras, kun liaj relikvoj
Festotago 30-a de novembro
Atributoj Maljuna viro kun longaj (en Oriento ofte nearanĝitaj) blankaj haroj kaj barbo, tenanta libron de evangelioj aŭ volvolibron, iam apoganta sin je bastono.
Patroneco Oblikva kruco, Kimrio, Rusio, Sicilio, Grekio, Rumanio, Amalfi, Luqa kaj Prusio; maristoj, fiŝkaptistoj, fiŝkomercistoj, naftistoj, kantistoj kaj aktoroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Andreo (1-a jarcento), juda fiŝkaptisto el Betsaida, kristana martiro kaj frato de Sankta Petro, estis unu el la dek du Apostoloj de Jesuo Kristo. Antaŭ Andreo sekvis Jesuon, li estis disĉiplo de Johano la Baptisto. Andreo predikis la evangelion al Niceo, Ukrainio kaj precipe Grekio, farinte signojn por disvastigi la fidon, elpelinte demonojn kaj reviviginte homojn, inter aliaj.

Laŭ la Evangelio de Johano, Johano la Baptisto diris al Andreo ke Jesuo estas la Ŝafido de Dio, t.e., la Mesio, la Kristo. Andreo diris tion al Petro, do ili ambaŭ sekvis Jesuon. Sed laŭ la Evangelio de Mateo, Jesuo vokis la du fratojn samtempe:

Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

(Mateo 4:18-22).

Post la ĉieliro de Jesuo, Andreo vojaĝis al Grekio. Tie li konvertigis Maksimilianon, la edzinon de Egeo, la romia provincestro, sed ne la provincestro mem, kiu persekutis la novan kulton. (Landoj ofte estis konvertigitaj per la noblulinoj). Ĉar Andreo rifuzis servi idolojn, Egeo torturis lin. Andreo respondis: "Ju pli kuraĝe mi suferis pro Lia Nomo, des pli akceptinda mi fariĝas al Mia Reĝo", lia reĝo estinte Kristo.

Fine Egeo sendis lin al morto sur la kruco. "Se mi timis la doloron de la kruco, " diris Andreo, "mi ne predikus la gloron de la kruco." Al Andreo la kruco, la simbolo de terura morto sub la romianoj, estis la kara kruco, la kruco sur kiu Jesuo venkis morton, la respondo al la arbo de Edeno. Andreo ankaŭ vidis la krucon kiel liberigo de la peza, peka vesto de la korpo, kiun li malfacile mastris, kaj sole per la graco de Dio. Kiel disĉiplo de Kristo, Andreo ĝoje akceptis la suferon kaj morton de la kruco, la pordego al la ĉielo.

La kruco de Sankta Andreo ne estis T-forma sed X-forma. Andreo estas la patrono de Skotlando, tial vi povas vidi lian krucon (la blanka ikso) en la flago de Britio:

Andreo vivis sur la kruco du tagojn, predikinte la evangelion al 20 mil homoj. La popolo, koleriginte pro la mortigo de homo tiel sankta, minacis mortigi Egeon. Do Egeo sendis soldatojn por liberigi Andreon. Sed kiam ili alvenis, Andreo preĝis al Dio ne liberigi lin de la kruco, sed de lia korpo. Post la preĝo, kiun Aŭgusteno citas en lia libro De pento, granda lumo venis el la ĉielo kaj kaŝis lin duonan horon. Maksimilia entombigis lian korpon kaj Egeo, hejmenirinte, mortis en la strato de demonoj. La korpo de Andreo poste estis transdonita al Konstantinopolo.

Andreo ankaŭ estas religia patrono de Ukrainio.

Andreo estis la unua disĉiplo vokita de Kristo, kaj lia festotago estas kutime la unua de la katolika eklezia jaro: la 30-a de novembro. (La katolika jaro komencas kvar dimanĉoj antaŭ Kristnasko).

la flago de Skotlando

Festotago: 30-a de novembro, 13-a de decembro laŭ orienta kristana kalendaro.

La oblikva kruco de Sankta Andreo aperas sur la flago de Skotlando. Ankaŭ la oblikva kruco, kiu avertas pri kruciĝoj inter vojo kaj fervojo, estas en iuj landoj nomata "kruco de (Sankta) Andreo". Pro la fakto ke la sanktulo konsideratas la religia patrono de Skotlando, la plej alta skota ordeno, la Ordeno de la Kardo, ankaŭ nomatas Ordeno de Sankta Andreo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]