Skitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proksimuma etendo de Skitio ene de la areo de disvastigo de la orienta Irana lingvaro (montrita en oranĝa koloro) en la 1a jarcento a.K.[1]

Skitio (kaj en Antikva greka: Σκυθική, Skythikē) estis regiono de Centra Eŭrazio en klasika antikveco, okupita de la orientaj iranaj Skitoj,[2][3][4] enhavanta partojn de Orienta Eŭropo oriente de la rivero Vistulo kaj de Centra Azio, kun la orientaj bordoj de la regiono svage difinitaj de Grekoj. La Antikvaj Grekoj donis la nomon Skitio (aŭ Granda Skitio) al ĉiuj teroj nordoriente de Eŭropo kaj de la norda marbordo de la Nigra Maro.[5]

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

La Skitoj – nome greka nomo por tiu dekomence nomada popolo – loĝis en Skitio el almenaŭ la 11a jarcento a.K. al la 2a jarcento p.K.[6] Ties loko kaj etendo variis laŭlonge de la tempo sed kutime etendis malproksime okcidente pli ol estas indikita en la mapo apude.[7]

Skitio estis izola ŝtato kiu originiĝis tiom frue kiom ĉe la 8a jarcento a.K. Malmulte oni konas el ili kaj el ties regantoj. La plej detala okcidenta priskribo estis de Herodoto, kvankam ne certas ke li iam estis en Skitio. Li diras ke la propraj nomoj de Skitoj estis "Skoloti".[8] La Skitoj iĝis pli kaj pli setliĝintaj kaj riĉaj en sia okcidenta limo kun la Grek-Romia civilizo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://global.britannica.com/topic/Scythian
  2. Scythian. Encyclopædia Britannica Online. Alirita 16a de Majo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-21. Alirita 2016-12-01.
  3. Scythia. Columbia University Press. Alirita 16a de Majo 2015.
  4. The Scythians. history-world.org.
  5. "Scythia", Dictionary of Greek and Roman Geography (1854), William Smith, LLD, Ed.
  6. . World History Maps. 2004. Thomas Lessman. Alirita 23a de Oktobro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-08. Alirita 2022-01-05.
  7. El verko de Giovanni Boccaccio nome Famaj Virinoj tradukita de Virginia Brown 2001, p. 25; Cambridge and London, Harvard University Press; ISBN 0-674-01130-9 ".....extending from the Black Sea in a northerly direction towards Ocean." En tempo de Boccaccio la Balta Maro estis konata ankaŭ kiel Oceanus Sarmaticus.
  8. Σκώλοτοι (Scōloti, Herodoto 4.6)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alekseev, A. Yu. et al., "Chronology of Eurasian Scythian Antiquities Born by New Archaeological and 14C Data". Radiocarbon, Vol. 43, No 2B, 2001, pp. 1085–1107.
  • Bunker, Emma C. (2002). Nomadic art of the eastern Eurasian steppes: the Eugene V. Thaw and other New York collections. New York: The Metropolitan Museum of Art. ISBN 9780300096880.
  • Khazanov, A.M., Social history of Scythians, Moscow, 1975 (in Russian).
  • Morgan Llewelyn, The Horse Goddess.
  • Wolfgang Jaedtke, Steppenkind, Piper Verlag, Munich 2008. ISBN 978-3-492-25146-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]