Hradište (distrikto Poltár)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hradište |
Hradište, hungare Várkút estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Hradište kaj vár signifas: fortikaĵo.
Hradište | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Poltár | ||
Poŝtkodo | 985 25 | ||
Aŭtokodo | PT | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 275 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°29′30″N 19°43′20″O / 48.49167°N, 19.72222°O (mapo)Koordinatoj: 48°29′30″N 19°43′20″O / 48.49167°N, 19.72222°O (mapo) | ||
Alto | 297 m s.m. | ||
Areo | 15 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio[redakti | redakti fonton]
Hradište situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Lučenec troviĝas je 25 km-oj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1411 en formo "Hradischa". En 1715 oni komputis tie 10, en 1720 13 slovakajn familiojn. En 1828 loĝis tie 608 vilaĝanoj en 60 domoj. En 1831 kaj en 1873 pro ĥolero multaj mortis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Hradistya, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Várkút 791 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hradište 296 homoj, (286 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- luterana preĝejo de 1898
- romkatolika kapelo omaĝe al Koro de Jesuo de 1923
- klasikisma nobeldomo de 1822
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio