Rakytník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Rimavská Sobota. Pri samnomata rojo temas artikolo Rakytník (rojo).

Rakytník situas en la plej griza regiono

Rakytník, hungare Rakottyás estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Rakytník situas laŭ maldeksstra bordo de rojo Blh, fine de mallonga sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 14 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1451. En 1910 loĝis en Rakottyás 317 da homoj, (escepte unusolan germanon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Rakottyás apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Rakottyás rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1990 la vilaĝo ĉesis esti municipo. En 2001 loĝis en Rakytník 238 da homoj, (209 hungaroj, 29 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]