Vieska nad Blhom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vieska nad Blhom situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vieska nad Blhom, hungare Balogújfalu estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vieska nad Blhom situas laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Wyfalu". En 1683 la pola armeo detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Balogújfalu 195 da homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Balogújfalu apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Balogújfalu rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vieska nad Blhom 150 da homoj, (144 hungaroj, 6 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]