Kosihovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kosihovce, hungare Dacsókeszi estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Kosihovce situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ ĉefvojo Šahy-Veľký Krtíš. La lasta troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1135 en formo "Kekezu". La kampoj longe apartenis al familio Dacsó (daĉO). En 1910 loĝis tie 611 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 597 da homoj, (379 slovakoj, 207 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]