Veľké Zlievce
Veľké Zlievce, hungare Felsőzellő estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
- Areo: 16 km²
- Supermara alteco: 210 m
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 991 23
- Aŭtokodo: VK
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 12 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245 en formo "Zelev". Iom poste la komunumo disiĝis al Supra Zellő (laŭ tiama formo "Felzele" en 1304) kaj al Granda Zellő (laŭ tiama formo "Nagzelev" en 1457). Departementa kunsido oazis tie en 1652. La kampoj apartenis al fortikaĵo Nógrád, poste al ĉefepiskopo de Esztergom, dum e la turkoj suferigis la loĝantojn. En 1910 loĝis tie 804 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Szécsény, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 1937 alkoholofarejo funkciis. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 502 da homoj, (355 slovakoj, 121 hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo de 1750
- klasikisma kapelo el la 18-a jarcento