Szécsény
Aspekto
| Szécsény | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| Hungaria urbo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 3170 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 5 138 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 112 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 5′ N, 19° 31′ O (mapo)48.08083333333319.519444444444Koordinatoj: 48° 5′ N, 19° 31′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 45,83 km² (4 583 ha) [+] | ||||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Szécsény [sEĉEnj] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Szécsény, kies centro ĝi estas.

Situo
[redakti | redakti fonton]Szécsény situas en valo de Ipeľ (la rivero preterfluas), laŭ fervojo Balassagyarmat-Ipolytarnóc, laŭ ĉefvojo Balassagyarmat-Salgótarján.
Historio
[redakti | redakti fonton]Loko de Szécsény estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. En la mezepoko Szécsény havis fortikaĵon, kiun en 1433 la husitoj okupis. Poste ĝis fino de Rákóczi-liberecbatalo sennombre okupis ĝin diversaj armeoj. En 1705 parlamentado okazis apud la komunumo. En 2009 Hungario kaj Slovakio konsentis fari ponton tra la rivero ĉe Szécsény.

Monaĥejo en Szécsény
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Szécsény)
- Luterana preĝejo (Szécsény)
- baroka Kastelo de Szécsény, konata ankaŭ kastelo de Forgách
- Fajroturo (Szécsény) el la 18-a jarcento
- kelkaj restaĵoj el la iama fortikaĵo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szécsény naskiĝis:
- arkitekto Ármin Hegedűs
- episkopo Benedek Kisdy
- jezuito András Patai
- kuracisto Endre Fejér
- poeto Jenő Komjáthy
- orientalisto Lajos Ágner
- ornitologo Dezső Hegymeghy
- piaristo György Jácint Virág
- politikisto Pál Szontágh
- ĉefepiskopoj György Széchényi kaj Lajos Haynald.
En Szécsény mortis:
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
Urbodomo de Szécsény

Oblikva turo en Szécsény




