Fajroturo (Szécsény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fajroturo de Szécsény estas baroka turo dekliva al la nordo konstruita en la 18-a jarcento. La kliniĝo estas sentebla eĉ hodiaŭ kelkajn milimetrojn jare.

Fajroturo de Szécsény

Situo[redakti | redakti fonton]

La turo situas sola en mezo de signifa vojkruciĝo en la interna urboparto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine ligna sonorilturo estis konstruita en 1718 el lignoj por festi finon de la pesta epidemio. Post 2 jaroj ĝi estis malkonstruita kaj nova turo konstruita jam el ŝtonoj. En 1893 ĝi estis konvertita en duetaĝan turon por la fajrogvardio. Dum la rekonstruo la alta, rompita kasko estis anstataŭigita per la malnova, baroka cepokasko. La pli malaltaj du ĉambroj estas volbitaj. En 1929 la tria etaĝo estis alkonstruita kaj samtempe ĝi ricevis sian nunan kaskon kun stana kovrilo. Dum la 2-a mondmilito bombo eksplodis 80 metrojn for de la turo, tial kelkaj kaŭzigas svingadon de la konstruaĵo. Pli verŝajne la kliniĝo okazis pro glitado de la argila tavolo.

Ene longe estis horloĝista metiejo, poste radioamatora stacio, pli poste ne uzita. La turo ekde 2004 ene havas ekspozicion pri historio de la fajroestingado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]